Abstraktismo
El Vikipedio
[redaktu] historio
abstraktismo estas internacia arta stilo, kiu ekis ĉirkaŭ 1910 kaj travivis la tutajn 1900ajn jarojn paralele kun aliaj stiloj. ĝi enkalkulas multajn skolojn pli aŭ malpli efemerajn, kun pli aŭ malpli famaj nomoj: rusa konstruismo, okcidenteŭropa lirika abstraktismo, usona aga pentrado kaj aliaj.
[redaktu] ecaro
abstraktismo estas precipe pentra kaj skulpta nefigura stilo. ĝi alternis inter pli severa, geometria aspekto trovebla ĉe la rusaj kaj germanaj iniciatintoj, pliposte en minimumismo, kaj pli libera aspekto trovebla ekzemple en okcidenteŭropa kaj usona makulaj kaj gestaj verkoj.
fama ekzemplo de tiu dua aspekto estas la vastegaj pentraĵoj de Jackson POLLOCK, sur kiuj li promenis, ellasante la farbojn rekte el potoj aŭ ŝprucigante ilin per la peniko, tiel kreante platan spacon kun ĉie egale fortaj partoj, kun efekto de ĉiokovro (all over).
abstraktismo longe eminente prezentis kaj ankoraŭ certagrade prezentas arton por elito, kiun ordinara publiko malakceptas.
[redaktu] artistoj
- César
- Vasili Kandinskij
- Paul Klee
- Kazimir Maleviĉ
- Piet Mondrian
- Henry Moore
- Francis Picabia
- Jackson Pollock
- Mark Rothko
- Antoni TÀPIES
- ZAO Wou-Ki