Abya Yala
El Vikipedio
Abya Yala estas nomo elektita en 1992 de la amerikaj indiĝenaj popoloj por nomi Amerikon (la kontinenton) anstataŭ laŭ Amerigo Vespucci.
La esprimo "Abya Yala" venas de la Tuloj (aŭ Kuna popolo), indiĝena popolo el Panamo kiu uzadas la esprimon por nomi ambaŭ kontinentojn de Ameriko. La vortoj signifas "lando en ĝia plena matureco". La indiĝena ajmara gvidanto, Takir Mamani, proponis ke ĉiuj indiĝenaj popoloj de Amerikoj tiel nomu siajn hejmlandojn, kaj uzu ĝin en siaj dokumentoj kaj parolaj deklaroj, argumentante ke "metante fremdajn nomojn sur niajn urbojn, civitojn kaj kontinentojn egalas submeti nian identecon al la volo de niaj invadintoj kaj de iliaj heredantoj."
[redaktu] Eksteraj ligoj
La propono de Takir Mamani trovis favoran akcepton en diversaj branĉoj interalie sur la reto. Menciindaj estas :
- Rimedoj por indiĝenaj kulturoj ĉirkaŭ la mondo "Native Web" (angle)
- Kulturcentro por Abya Yala en Ekvadoro "Abya Yala" (hispane)
- Reta vendejo de libroj "Abya Yala" pri Amerikoj en la angla, franca, hispana kaj portugala Paĝoj angle france kaj hispane.