Acoroj
El Vikipedio
Geografio > Atlantiko > Makaronezio > Acoroj < Portugalio
La Acoroj aŭ Azoroj (portugale Açores [asorŝ/asors/asoris/asores/asoriŝ/asoreŝ]) estas Portugala insularo meze de la Atlantiko, ĉirkaŭ 1 500 km for de Lisbono kaj 3 900 km for de Nordameriko. La insularo troviĝas disloke apud la paralelo kiu trapasas Lisbonon (39º, 43'/39º, 55' norde), loko kiu donas al ĝi moderan klimaton, kun iomete da sezona ŝanĝo dum la jaro. La naŭ insuloj kune havas areon da 2 355 km². Aparte, iliaj areoj varias de 747 km² (São Miguel) ĝis 17 km²(Corvo). La origino vulkana de la insuloj evidentiĝas pro la vulkanaj konusoj kaj krateroj. Pico [piko], vulkano 2 351 metrojn alta ĉe la samnoma insulo, estas la plej alta en la Acoroj.
La naŭ insuloj dividiĝas laŭ tri grupoj:
- La grupo orienta: São Miguel kaj Santa Maria
- La grupo centra: Terceira, Graciosa, São Jorge, Pico, kaj Faial
- La grupo okcidenta: Flores kaj Corvo
El la Acoroj, la Acora anticiklono influas la veteron de Okcidenta Europo.
Vidu ankaŭ Madejro
[redaktu] Kuriozaĵo
La Acoroj estas bildigitaj sur la dorsa flanko de la eŭro-biletoj: Ili estas la punktetoj super la dekstra parto de la bileta numero.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Acoroj Info
- http://www.zelesa.lt/index.asp?DL=L&TopicID=124&ParentID=17&Code=
- http://www.azores.com
- http://www.climaat.angra.uac.pt
- http://srea.ine.pt
- http://www.iac-azores.org/index.html
- http://www.inventario.iacultura.pt
- http://azores.gov.pt/Portal/pt/entidades/pgra-drcultura/?lang=pt&area=ct
- http://pg.azores.gov.pt/drac/cca/inventario/index.aspx
- http://www.azores.gov.pt/NR/rdonlyres/A8E91E76-2C7D-4C56-A3F0-58F4C7CFEB1D/4246/DeclaraçãodeRectificaçãoN112004.doc
- http://dre.pt/pdf1s/2004/08/199A00/56845696.pdf
- http://www.drtacores.pt/index2.html
- http://www.nature.net/birds/accipiter_gentilis.html
- http://www.badresor.se/azorerna.html
- http://www.azoren-online.com
- http://www.azoren.at
- http://www.uni-graz.at/geowww/geo/geoweb_magazin_artikel_detail.php?recordID=50
- http://www.uni-graz.at/geowww/geo/geoweb_magazin_artikel_detail.php?recordID=42
- DMoz
- Azoren Reise- und Informationsportal