Adămuş
El Vikipedio
Adămuş (hungare: Ádámos estas komunumo en Rumanio sudokcidente de Târnăveni. En 1910 ĝi havis 1 893 loĝantojn (hungaroj, rumanoj) kaj en 1992 2 128 (rumanoj, hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas en 1505. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Kis-Küküllő vármegye). Administre apartenas al ĝi Chinciuş (Kincses), Dâmbău (Küküllődombó), Herepea (Magyarherepe), Crăieşti (Adămuş) (Magyarkirályfalva) kaj Corneşti (Adămuş) (Sövényfalva). La unitariisma preĝejo estis konstruita en malfrua gotika stilo en 15-16 jarcentoj. La ligna baldekeno de ĝi estis farita en 1526 de nekonata artisto. En 1909 ĝi estis portita en la Hungara Nacia Muzeon de Budapeŝto. Origine ĝi konsistis el 56 tabuloj, el kiu unu prezentis lignaĵistilojn.