Adamo de Bremo
El Vikipedio
Adamo de Bremo (latine Adamus Bremensis) estis germana historiisto el la 11-a jarcento. Li verkis gravan verkon pri episkopoj de Hamburgo–Bremo, en kiu li donas valorajn informojn pri germana politiko de tiutempa imperiestra politiko. Tiu verko estas ankaŭ grava geografia fontolibro de la mezepoko.
Li estis fankdevena, studis en la bamberga episkopa lernejo. La episkopo Adalberto translokigis lin en 1066 aŭ 1067 al la brema episkopa kapitulo. Adamo iĝis en 1069 gvidanto de la brema episkopa lernejo.
Post morto de Adalberto (1072), Adamo komencis verki la kvarvoluman verkon Gesta Hammaburgensis ecclesiae pontificum (Historio de la hamburg–brema ĉefepiskopujo). Li skribas en la tri volumo – krom vigla kja nehumila priskribo de la personeco kaj agado de la ĉefepiskopo -, li priskribas ankaŭ la siatempan germanan politikan vivon. La kvara volumo estas la „priskribo de la nordaj insuloj”, kaj prezentas Rusiojn, la baltajn popolojn, Skandinavion, Islandon kaj Grenlandon. Tiu volumo entenas la unuan mencion de Vinland, hodiaŭa Nordameriko, atingita de Leif Eriksson.