Adomas Vaitilavičius
El Vikipedio
Adomas VAITILAVIČIUS (1915 – 19-an de decembro 1996 en Vilnius), dum pluraj jardekoj estis la plej elstara figuro de la litova Esperanto-movado, mikrobiologo. Li lernis Esperanton el libro de sia onklo en 1932, kaj samjare ekverkis por E-revuoj. Pli vaste li ekagis fine de la 50-aj jaroj, post 17-jara paŭzo trudita de stalinismo. Prezidanto de la Vilniusa E-klubo tridekon da jaroj, li prelegis, artikolis, informadis per televido kaj radio, edukis Adomas Vaitilavičius multajn novajn lingvanojn, gvidis Esperanto-kursojn, instruis tradukistojn kaj mem tradukis litovan literaturon, ekz. la fabelaron Koko kantisto kokerikisto (1988). Li kompilis ĉiujn dek kajerojn de la almanako Horizonto de Soveta Litovio (1970-71,1979-87), redaktis post ties revivigo la riĉ-enhavan revuon Litova Stelo (1991-94), verkis novelojn kaj poemojn (ankaŭ sub pluraj pseŭdonimoj) kaj publikigis duoncenton da esperantologiaj eseoj, kies planita envolumigo ne efektiviĝis pro manko de rimedoj. En 1994 aperis lia E-lernolibro por litovoj. Li redaktis la dudirektan E-litovan vortaron (1988) de K. Puodenas kaj la terminaron Internacia poŝtservo (1996) de A. Piliponis. Estrarano de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj ekde ties fondo (1979), de la sama dato li vicprezidis ties litovan filion, kaj de 1989 la restarigitan Litovan E-Asocion. Li partoprenis kvin Universalajn Kongresojn, prelegante en la Internacia Kongresa Universitato en Varsovio (1987), kaj preskaŭ ĉiujn tridek Baltajn E-Tendarojn, el kiuj li mem organizis la plejparton de la litoviaj BET-oj, same kiel, ekde 1980, la kulturajn konkursojn "Muzoj". Vaitilavičius estis delegito en Vilnius, fakdelegito pri esperantologio kaj pri mikrobologio.