Adulto
El Vikipedio
Adulto estas rompo de la geedza fideleco per seksa rilato kun alia persono. En la pli fruaj historiaj epokoj, pro adulto virinoj ofte estis mortpunitaj. La adulto de la viroj estis preskaŭ malatentata. Hodiaŭ oni punas la virinan adulton je morto en kelkaj islamaj landoj laŭ ŝario.
Ekzistas multaj homoj, kiuj estas adultemaj kaj daŭre adultadas. Tio ofte kondukas al divorco.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.daat.ac.il/encyclopedia/value.asp?id1=212
- http://www.daat.ac.il/daat/tanach/maamarim/nashim-eli-1.htm
- http://news.bbc.co.uk/2/hi/africa/1694027.stm
- http://news.bbc.co.uk/2/hi/south_asia/2029020.stm