Albert Offret
El Vikipedio
Albert OFFRET (ofre), franco, prof. de mineralogio ĉe la Univ Lyon. Nask. en 1857 en Douai. Delegito de Francujo en pluraj kongresoj. En 1911 kreis en Beyrouth francan instruadejon. En 1927 klopodis por kreo kaj pligrandigo de la Muzeo de Ampère en Poleynieŭ (apud Lyon). Jam en 1901 li verkis serion da artikoloj pri E en grava ĵurnalo „Lyon Republicain“. En 1902 li organizis ĉe la Scienca Fakultato de Lyon la neforgeseblan paroladon de Boirac; kaj je la morgaŭa tago, sub la patronado de ,Touring-Club‘ malfermis la unuan kurson antaŭ pli ol 500 aŭdantoj. Li kunfondis la brilan Lyon'an grupon, kies sekr. li restis ĝis 1914. Li estis la raportanto de la enketo de la Lyon'a grupo pri la „disvastigo de E en la mondo“, 1904.