Albert Uderzo
El Vikipedio
Albert UDERZO (naskiĝis la 25-an de aprilo 1927) estas la desegnisto de la fama komiksa serio Asteriks.
Albert Uderzo naskiĝis en Fismes, Francio. En la jaro 1951 li renkontis René Goscinny, kiu mem desegnis bildstriojn kaj estis talenta verkisto. Goscinny tiam verkis la rakontojn, kiujn Uderzo ilustris. Ili kune produktis komiksajn seriojn, inter alie Oumpah-Pah (aperinta 1958-1962 en la revuo Tintin) kaj ekde 1959 Asteriks, kiu fariĝis ilia plej granda komuna sukceso.
Post la morto de René Goscinny jaro 1977 Albert Uderzo komencis sole produkti la Asteriks-serion, kiu parte aperis ankaŭ en Esperanto.