Albino Ciccanti
El Vikipedio
Albino CICCANTI (naskiĝis en 1930 - mortis la 13-an de septembro 1994 en sia monaĥejo en Forli, tuj post reveno el kongreso de la italaj katolikaj esperantistoj, kies unuiĝon li iam prezidis) estis itala franciskana pastro, UEA-delegito pri katolikismo, dumviva membro, esperantisto de pli ol 35 jaroj.
Ciccanti estis konata kiel "fluganta monaĥo", ĉar li ofte petis kaj ricevis senpagan veturigon de flugkompanioj. Li estis la celebranto de la unua E-lingva meso (1965). Li fondis kaj gvidis la E-Centron en Rimini. El liaj multaj prelegvojaĝoj plej memorinda estas eble tiu en Svedio, pri Sankta Francisko el Asizo (1978-1979).