Aleksandr Mikulin
El Vikipedio
Aleksandr Aleksandroviĉ MIKULIN (14-an de februaro 1895; † 13-an de majo 1985 en Moskvo; ruse Александр Александрович Микулин) estis fama soveta/rusa motorkonstruktoro.
Mikulin komencis sian laboron en 1915 en NAMI (Scienca Instituto por Aŭtomotoroj) sub gvido de Steĉkin. Tie oni kreis en 1916 la unuan rusan aviadilan motoron AMBS-1 kun 300 ĈP ĉe 1800 U/min.
Poste Mikulin evoluigis 1925–1928 sur bazo de planoj de Hugo Junkers la AM-13, V-12-an motoron kun 880 ĈP ĉe 2150 min-1. Per tiuj spertoj Mikulin partoprenis en la Centralinstituto pri Aviomotoroj (ZIAM) je konstruado kaj evoluigo de la unua rusa aviomotoro kun akvomalvarmigo (Mikulin AM-34), kiu havis la povumon kun kompresoro ĝis 920 kW. La motoro etis uzata ĉe dist-fluga Tupoljev ANT-25. Lia plej konata kontruaĵo estas la AM-38F kun 1300 kW, uzita en Iljuŝin Il-2.
Post la dua mondmilito, Mikulin okupiĝis pri konstruado de gasturbinoj por la aviado. En la 1950-aj jaroj, Mikulin kaj Tumanski evoluigis la - siatempe -plej fortan jetturbinon de la mondo, la Mikulin AM-3M kun 9500 kg ŝovforto, kaj kiu estis serie produuktita ekde 1952 kaj uzata en la unua pasaĝerjeto de Sovetunio, la Tupoljev Tu-104.
[redaktu] Aviomotoroj
- AM-34 por Tupoljev ANT-25
- AM-35
- AM-38 por Iljuŝin Il-2
- AM-39
- AM-42
[redaktu] Jetmotoroj
- Mikulin AMBS-3
- Mikulin AM-3 Turbojeto por Tupoljev Tu-104