Aleksandra Fedotova
El Vikipedio
Aleksandra FEDOTOVA (ruse Александра Федотова; naskiĝis la 23-an de majo 1977) estas rusia esperantistino, loĝanta en Ĉeboksaro (Ĉuvaŝio).
Ekde la 1-a de oktobro 2003 ĝis la 21-a de novembro 2004 ŝi profesie laboris kiel oficisto de la Ĉeboksara Esperanto-Centro. Tiun laboron ŝi forlasis pro elektiĝo kiel prezidanto de la Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko. Ŝi prezidis la Asocion ĝis decembro de la jaro 2005, kiam Alina Vasiljeva estis elektita.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.