Aleksandro Liljer
El Vikipedio
Aleksandro LILJER, ruso, En 1928-29 troviĝis en Manĉurio estinte ruĝarmeano, en 1930-31 restadis en Arĥangelsko en politika ekzilo, de kie li revenis malsana. Esperantisto de 1924. En 1926 fondis en Moskva Esperanto-Asocion „Reciprokhelpo“, kies devizo estis: Ni helpu la alian. La asocio estis baldaŭ malpermesita. Aŭtune de 1927 efektivigis rondvojaĝon por Esperanto: dum unu monato ĉ. l0 000 kilometroj.