Alexei Mateevici
El Vikipedio
Alexei Mateevici [Aleksej Mateeviĉi] naskiĝis la 27-an de marto 1888 ĉe Căinari en (tiama) distrikto Bender (oriente Besarabio) kaj mortis la 24-an de aŭgusto 1917 en Kiŝinevo. Li estis rumana verkisto kaj estas konsiderata la plej signifa verkisto de Besarabio (nun en Moldava Respubliko). Lia poemo Limba noastră estas la nuna nacia himno de Moldavio.
Laŭ la tiama kalkulo lia naskiĝtago estis la 16-a kaj lia mortotago la 13-a.
Je la naskiĝo de Mateevici lia regiono estis parto de la rusa imperio. Li studis teologion unue en Kiŝinevo kaj ekde 1910 en Kievo kaj diplomiĝis en 1914. Reirinte al Kiŝinevo li iĝis instruisto de la helena lingvo en la teologia lernejo, kie li antaŭe studis.
Mateevici verkis kaj publikigis lingvistikajn kaj etnografiajn artikolojn, pro kiuj li ankoraŭ estas admirata en Moldavio, ekzemple
- "Motive religioase in credinţele şi obiceiurile moldovenilor basarabeni" (religiaj motivoj en la kredoj kaj kutimoj de besarabiaj moldovoj, 1910)
- "Momente ale influenţei bisericeşti asupra originii şi dezvoltarii istorice a limbii moldoveneşti" (eklezia influo al origino kaj historia evoluo de la moldova lingvo, 1910/11)
- "Schiţă a traducerilor moldoveneşti religioase şi de trai" (skizo de moldovaj tradukoj religiaj kaj sekularaj, 1912)
Je la 28-a de julio 1917 (17-a laŭ tiama kalkulo) li verkis sian famiĝontan poemon Limba noastră. Malpli ol monaton poste li mortis pro ekzantema tifo.