Alfons Bertoli
El Vikipedio
Josip Pleadin: "Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj"
Alfons BERTOLI. Kroato. Li naskiĝis en 1895 en Zadar, mortis la 22-an de oktobro 1936 en Zagreb. Li tre frue aliĝis al Esperanto. Post la unua mondmilito multe laboris en Zagreba Esperanto-Societo, samtempe estante helpanto de la redaktoro de “La Provo” kaj “Konkordo”. Estis la unua funkcianta sekretario de Sudslava Esperanto-Ligo. Kunlaboranto de “Heroldo”.