Altaĵo de Cerva Salto
El Vikipedio
Altaĵo de Cerva Salto kiu apartenas al la plej altegaj kaj plej vizitataj lokoj super la urbo Karlovy Vary. Ĝi troviĝas 450 metrojn super marnivelo. La Altaĵo de Cerva Salto estas granita rokaro, kiu estas videbla el multaj lokoj de la urbo. Ekde la Gejsero oni povas ĝin atingi piede post 20 minutoj. Pri tiu ĉi roko oni rakontas ofte la legendon, kiu rilatas al malkovro de la varma kuracakvo. Nome:
Roma imperiestro kaj bohemia reĝo Karolo la 4-a dum ĉasado sekvante la hundon, kiu ĉaspelis cervon, haltis sur tiu ĉi rokaro. Oni diras, ke ekde tiu ĉi loko la ĉaspelata cervo saltis ĝis la Gejsero, kie la reĝaj hundoj brog-vundiĝis en brulakva akvo. Ĉu tio estas vero, ni nun ne povas prijuĝi. Sed por memoro al tiu ĉi legendo, kiu parolas pri deveno de nia urbo Karlovy Vary, estis starigita sur la rokaro skulptaĵo de ĉamo.
Kial oni ĉi tien starigis ĉamon, ne cervon? Nu, legendo estas legendo ... Eble tial, ĉar en tiu ĉi regiono neniam vivis ĉamoj, nur cervoj!!! Kaj la cervoj ne scias salti sur rokoj. (Ĉu laŭ tiu ĉi legendo oni povas rekomendi "Ne kredu ĉiam je ĉio!") Kaj la ĉamo fariĝis ankaŭ unu el kelkaj simboloj de la urbo.
La statuo de ĉamo estas metala gisaĵo, kiun al la urbo dediĉis barono Heindrick von Lützow, ŝatanta statuojn de bestoj, kiuj ĉi tien transloĝiĝis el Mecklenburgaj vastaj ebenaĵoj. La statuo de Ĉamo aperis sur la rokaro en la jaro 1851. La statuo post multaj jaroj estis iom difektita kaj en la jaro 1984 ĝi estis forigita kaj farita nova kopio. Denove ekde la jaro 1986 ĉi tie staras nova bronza statuo de ĉamo.
Apud la rokaro de Cerva Salto troviĝas Altano de MAIER (ĉeĥe: Maier?v gloriet). Ĝi estas belvedera oklatera altaneto en ĉina stilo, kiun konstruigis viena kuracisto (naskodevena karlovarano) Maier en la jaro 1804. La altano havas ruĝan tureton kaj estas ĝis pinto preskaŭ 11 m alta kaj apartenas al la plej vizitataj lokoj. De tie oni povas vidi belan panoramon de la urbo.