Aluniş (Mugeni)
El Vikipedio
Aluniş (Mugeni) (hungare: Székelymagyaros) estas vilaĝo en Rumanio laŭ la Târnava Mare sudokcidente de Odorheiu Secuiesc. En 1910 ĝi havis 215 loĝantojn kaj en 1992 139 (hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas en 1566. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Udvarhely vármegye). Administre ĝi apartenas al Mugeni.