Amélie Nothomb
El Vikipedio
Amélie Nothomb | |
---|---|
Belga verkisto | |
Naskiĝo | 13-a de aŭgusto 1967 Kobe, Hjogo, Japanio |
Vidu ankaŭ biografian portalon |
Amélie NOTHOMB (naskiĝis je la 13-a de aŭgusto 1967) estas belga verkistino. Ŝi naskiĝis en Kobe, Japanio de belgaj gepatroj.
Ŝia unua novelo, Hygiène de l'assassin estis publikigita en 1992 kaj aperis en esperanta traduko en la jaro 2000 ĉe eldonejo KLEKS kun titolo Higieno de l'murdisto.
Ekde 1992 ŝi publikigis proksimume unu novelon jare; i.a. Les Catilinaires (1995) kaj Métaphysique des tubes (2000).
Dum ŝia restado en Japanio ŝi eklernis la japanan lingvon.
Nothomb transloĝiĝis tre ofte antaŭ ol malkovri Eŭropon, pli precize Bruselon, kie ŝi sentis sin same multe eksterlandano kiel kie ajn. Ŝi studis filologion je la Université Libre de Bruxelles. Poste, pro familiaj problemoj, ŝi reiris al Tokio por eklabori por granda japana kompanio.
Ŝi nuntempe loĝas kaj verkas en Bruselo. Ŝi asertas verki tri novelojn jare, de kiuj ŝi publikigas unu.
[redaktu] Bibliografio
Franca aperigo | Origina nomo | Esperanta traduko |
---|---|---|
1992 | Hygiène de l'assassin | Higieno de l'murdisto |
1993 | Le Sabotage amoureux | |
1993 | Légende un peu chinoise | |
1994 | Les Combustibles | |
1995 | Les Catilinaires | |
1996 | Péplum | |
1997 | Attentat | |
1998 | Mercure | |
1999 | Stupeur et tremblements | |
1999 | Le Mystère par excellence | |
2000 | Métaphysique des tubes | |
2000 | Brillant comme une casserole | |
2001 | Cosmétique de l'ennemi | |
2001 | Aspirine | |
2001 | Sans nom | |
2002 | Robert des noms propres | |
2003 | Antéchrista | |
2004 | L'Entrée du Christ à Bruxelles | |
2004 | Biographie de la faim | |
2005 | Acide sulfurique | |
2006 | Journal d'Hirondelle |
[redaktu] Ekstera ligilo
- http://www.gilles-jobin.org/citations/?au=257
- http://www.biblioweb.org/-NOTHOMB-Amelie
- http://www.antechrista.info
- http://membres.lycos.fr/fenrir/nothomb.htm
- Amélie Nothomb, Une Plume, Un Univers… Forum complet et bien documenté élaboré autour de la plus française des écrivaines belges et de son œuvre. Tout y est abordé : ses "bébés", sa plume inimitable, son univers, ses sources d'inspiration…