Andrej Okunkov
El Vikipedio
Andrej Jurjeviĉ OKUNKOV (angla transliterumado: Andrei Okounkov) (ruse Андрей Юрьевич Окуньков ; naskiĝis en 1969) estas rusa matematikisto, kiu laboras pri reprezentoteorio. Li ĉefe laboras pri praktika uzo de tiu teorio en la algebra geometrio, matematika fiziko, probablokalkulo kaj en la teorio pri specifaj funkcioj.
Li doktoriĝis en 1995 ĉe la Moskva Ŝtata Universitato. Post laboro kiel helpprofesoro ĉe la Universitato de Kalifornio, Berkeley li laboras ekde 2002 kiel profesoro ĉe la Universitato Princeton.
Dum la 25-a Internacia Kongreso de Matematikistoj en Madrido en 2006 li ricevis la medalon Fields.