Andreo Rogov
El Vikipedio
Andreo Rogov (naskiĝis 1914 - mortis la 27-an de septembro 1978 en Ĥmelnickij, Ukrainio) estis ukraina esperantisto.
Li lernis Esperanton en 1927 kaj kiel profesia instruisto gvidis multajn E-kursojn, fondis lokan E-klubon, verkis, tradukis, redaktis kaj kolektis abundan materialon por eldonota "Ukraina antologio". Li estis rimarkinda figuro en la postmilita soveta Esperanto-movado.
Sur la foto: Andreo Rogov salutas Ludmila Jevsejeva-n okaze de ŝia 60-jariĝo (1973).