Andris Piebalgs
El Vikipedio
Andris Piebalgs (naskiĝinta en Valmiera la 17-an de septembro 1957) estas latva politikisto kaj diplomato. Ekde la 22-a de novembro 2004 li estas Eŭropa Komisiito por Energio.
Naskiĝis en Valmiera kaj edukiĝita ĉe la Universitato de Latvio en Rigo, Piebalgs laboris kiel instruisto en Valmiera en la 1980-oj. En la fruaj jaroj de Latvia sendependeco de Sovetunio laboris kiel ministro de eduko de 1990 al 1993, kaj ministro de financo de 1994 al 1995. Li estis ambasadoro al Estonio de 1995 al 1997, kaj al Eŭropa Unio de 1998 al 2003.
Li estas parolanto de latva, angla, germana, franca, rusa, kaj estona lingvoj.