Anthony Quinn
El Vikipedio
Kino > Aktoroj > Anthony QUINN
Anthony Rudolph Oaxaca QUINN (naskiĝis la 21-an de aprilo, 1915, mortis je la 3-a de junio, 2001) estis usona aktoro.
Li naskiĝis en Chihuahua, Meksiko. Sian filmdebuton li havis en la jaro 1936: Pro sia ekzotika aspekto li tiutempe ĉefe aperis en la rolo de malicema meksikano aŭ indiano. Internacian famon li gajnis en 1953, kiam li gajnis Oskaron pro la plej bona epizoda rolo la filmo Viva Zapata. Sekvis neforgeseblaj karakteraj roloj, kiel ekz. tiu de la perfortema Zampano en la Fellini-filmo La strada kaj tiu de la greko Aleksis SORBAS, surscenigita ankaŭ en la Broadway-teatro. Ekde la 1970-aj jaroj Anthony Quinn dediĉis sin ankaŭ al verkado, pentrado kaj skulptdado. Li mortis en Bostono, Masaĉuseco.
[redaktu] Listo de filmoj:
- The Ox-Bow Incident (Usono, 1943)
- Back to Bataan (Usono, 1945)
- Viva Zapata (Usono, 1952)
- La strada (Italio, 1954)
- Lust for Life (Usono, 1956)
- Notre-Dame de Paris (Francio, 1956)
- Wild is the Wind (Usono, 1957)
- Warlock (Usono, 1959)
- Last Train from Gun Hill (Usono, 1959)
- Lawrence of Arabia (Britio, 1962)
- Zorba, the Greek (Grekio, 1964)
- The Greek Tycoon (Usono, 1977)
[redaktu] Listo de Premioj
- Oskaro pro epizoda rolo en Viva Zapata (1953)
- Oskaro pro epizoda rolo en Lust for life (1957)
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.beckerfilms.com/quinn.html
http://www.thegoldenyears.org/quinn.html
http://www.beckerfilms.com/quinn.html]
http://french.imdb.com/name/nm0000063