Antropomorfismo
El Vikipedio
Antropomorfismo estas tendenco atribui homajn ecojn al nehoma estaĵo.
En la (beletra) literaturo kaj en la retoriko oni uzas ĝin kiel stilan rimedon, sed nomas ĝin personigo.
En teologio antropomorfismo signifas paroli pri Dio uzante homajn karakterizojn por priskribi Lian personecon kaj agojn. En la antikvo oni ĝenerale faris tion. Ekzemple en la Biblio(ekz. Gen. 8:21: "Kaj la Eternulo flaris la agrablan odoron..."; Mat. 5:35, la piedoj de Dio). Poste la solidigo de la pensado abstrakta en la filozofio kaŭzis la forlason de antropomorfismoj.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.catb.org/~esr/jargon/html/anthropomorphization.html
- http://digicoll.library.wisc.edu/cgi-bin/HistSciTech/HistSciTech-idx?type=turn&entity=HistSciTech000900240147&isize=L
Kategorioj: Ismo | Kulturo | Psikologio | Mitologio | Literaturo