Arcalia
El Vikipedio
Arcalia (arkalia) (hungare:Árokalja, germane:Kallesdorf) estas vilaĝo en Rumanio sudoriente de Bistriţa. En 1910 ĝi havis 877 loĝantojn (germanoj, rumanoj); en 1992 697. Ĝia unua mencio skribe estas en 1235. En mezepoko ĝi estis saksa servutulvilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, (Szolnok-Doboka vármegye). Administre ĝi apartenas al Şieu-Măgheruş .