Argentina nacia teamo de futbalo
El Vikipedio
La argentina nacia teamo de futbalo estas konsiderata unu el la plej fortaj en la mondo. Ĝi tradicie ludas kun bluaj kaj blankaj vestaĵoj.
Argentino gajnis la Mondpokalon en du okazoj. La unua estis en 1978, kiam la pokala konkurso okazis en Argentino, kaj multaj asertas, ke la arbitracianto helpis ilin gajni la finalon. La dua okazo estis en 1986, kiam la teamo inkluzivis Diego Armando Maradona, verŝajne la plej bona futbalisto de sia generacio. Maradona kun sia talento praktike kondukis sian teamon al la venko sola (kvankam en unu fama okazo li faris golon per la mano en maĉo kontraŭ Anglio, kaj la golo estis agnoskita).
Argentino ankaŭ atingis la finalon de la Mondpokalo en 1930 kaj 1990, dum en 2006 ĝi perdis en la kvaronfinalo kontraŭ Germanio, sed nur post la penaloj, kaj ĝi estis konsiderata unu el la plej fortaj teamoj en la konkurso.
Argentino ankaŭ gajnis la amerikan pokalon 11 fojojn.
Inter la plej famaj ĉampionoj, kiuj ludis por Argentino, indas mencii Alfredo di Stefano, Mario Kempes, Daniel Passarella, Maradona, kaj Gabriel Batistuta.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo [en Hispana]