Arlette Laguiller
El Vikipedio
Arlette LAGUILLER [Arlet' Lagije] (naskiĝis la 18-an de marto, 1940) franca trockisma politikistino. Ŝi estas la parolisto de la partio Lukto laborista.
Arlette Laguiller naskiĝis en Parizo, kiel filino de laborista familio. Ŝi iĝis fama okaze de la por Prezidento de la Republiko balotado de la jaro 1974. Ŝia juna kaj arda voĉo, ŝia fajra oratorado, kaj ŝia fervora kaj senkompromisa propagando akirigis al ŝi kuriozemon kaj simpation - eĉ ĉe tiuj, kiuj tute ne aprobis ŝiajn politikajn ideojn. Ĉar tamen, pro la radikaleco de ŝia programo nur 1% elcentoj de la balotantoj voĉdonis por ŝi. Depost oni retrovis kaj reaŭdis ŝin, okaze de ĉiuj sekvantaj porprezidentaj balotadoj en Francio (1981, 1988, 1995, 2002); Okaze de la du lastaj balotoj, ŝia voĉkvoto draste kreskis: dufoje ĝi duobliĝis kompare kun la antaŭa. Dum la lasta kampanjo la opiniesploroj eĉ iam "donis" al ŝi 10%, sed ŝi ricevis "nur" 6%, ĉar alia trockista kandidato fariĝis ankaŭ populara (la du ja sumiĝis je 10%).
[redaktu] Eventoj kun datoj
[redaktu] Gravaj datoj
- 1960, PSU.
- 1962, CGTano.
- 1965, forigita el la CGT ĉar trocksista.
- 1968, Kreado de Lukto Laborista (Lutte Ouvrière), ĉi-tiun ŝi membriĝis.