Armand Hammer
El Vikipedio
Armand HAMMER (n. 21-an de majo 1898, Novjorko, Usono - m. 10-an de decembro 1990, Los Angeles, Kalifornio) estis usona naftomagnato, entreprenisto kaj artkolektisto.
Li laboris en medikamenta entrepreno de la patro kaj tie kolektis la unuan milionon da usonaj dolaroj per aŭdacaj komercaj negocoj. Li ricevis kuracistan diplomon en 192, en Universitao de Columbia. Samjare li vojaĝis al Sovet-Rusio, por doni kuracistan helpon por viktimoj de la malsatego. Tiam mem Vladimir Iljiĉ Lenin persvadis lin, ke li pli prefere uzu lian negocitajn kapablojn. Li ricevis en 1925 koncesion pri la krajono-produktado akj baldaŭ lia firmao iĝis la plej granda liveranto de malmultekostaj, fidindaj krajonoj en la Sovetunio. Fine de la 1920-aj jaroj, la sovetoj elaĉetis la entreprenajn negocojn kaj Hammer reveturis en 1930 al Usono plene kun pentraĵoj, juvelaĵoj kaj aliaj artaĵoj. Tiuj trezoraĵoj estis pli frue posedaĵoj de la cara familio Romanov, sed la sovetoj suferis je mono tiel vendis ilin.
En la 1930-aj jaroj, Hammer vendis plimulton de la pentraĵoj kaj komencis bovobredadon, viski-produktadon (kaj barelojn por la viskio).
Ĉar li laciĝis en la negocoj, decidis retiriĝi en 1956, sed amiko persvadis lin financi riskajn boradojn de du naftoputoj en Bakersfield, Kalifornio. La naftoputoj estis en posedaĵoj de la antaŭ-bankrota Occidental Petroleum Corporation. Hammer investis kaj abrupte la putoj elŝprucis nafton. Tiam la investisto kreskigis kapitalan proporcion en Occidental kaj eĉ en 1957 li iĝis ĉefgvidanto kaj ĝenerala direktoro. Je meze de la 1960-aj jaroj, la jara malneta enspezo de la Occidental superis 650 milonojn da usonaj dolaroj. Li ankaŭ ekis profitdonajn naftoentreprenojn en Libio (tiujn oni poste ŝtatproprigis) kaj ankaŭ produktadon de kemiaĵoj, tiel la jara enspezo de Occidental en 1970 superis 2 miliardojn da USD.
Ĉar li havis personajn kaj negocajn kontaktojn kun la sovetoj, en la mildiĝo de la 1970-aj jaroj, Hammer kaj ties entreprenoj havis gvidantan rolon en plilarĝigo de la sovetaj-usonaj komercaj rilatoj.
Li fondis en 1990, en Los Angeles la Armand Hammer Museum of Art and Cultural Center kaj tie li lokigis plimulton de lia kolektaĵaro.