Arsène Lupin
El Vikipedio
Arsène Lupin (Arseno Lupeno) estas fikcia ĝentlemano-ŝtelisto, kiu ĉefrolas en serio de noveloj de Maurice Leblanc. Li ĝenerale koncentras sian penon por ŝteli altvaloraĵojn, sed li mortigas neniun por ĝi.
Enhavo |
[redaktu] Biografio
Arsène, Raoul Lupin naskiĝis en Blois en Francio en 1874 kiel filo de Henriette d’Andrésy kaj Théophraste Lupin.
Li estas fama ŝtelisto, kiu ŝtelas el riĉuloj. Poste li laboras kiel policisto aŭ detektivo.
Li studis juron kaj medicinon, posedas skermon, boksadon kaj ĵuĵicuon. Li ankoraŭ vivis, kiam Leblanc mortis en 1941.
[redaktu] Literaturo
- 1907 : La Demoiselle aux yeux verts (La verdokula fraŭlino)
- 1905 : Arsène Lupin gentleman cambrioleur (Arseno Lupeno ĝentlemano-ŝtelisto) (konsistas je naŭ noveloj)
- 1908 : Arsène Lupin contre Herlock Sholmès (Areseno Lupeno kontraŭ Herloko Ŝolmso)
- 1909 : L'Aiguille creuse (La kava roko)
- 1909 : Arsène Lupin (Arseno Lupeno), teatraĵo de kunlaboro kun Francis de Croisset
- 1910 : 813 (disigita je du volumojn je 1917 : « La Double Vie d'Arsène Lupin » kaj « Les Trois Crimes d'Arsène Lupin » (« La Duobla Vivo de Arseno Lupeno » kaj « La Tri Krimoj de Arseno Lupeno »)
- 1911-1913 : Les confidences d'Arsène Lupin (La konfidencoj de Arseno Lupeno) (konsistas el 9 noveletoj)
- 1911 : Une aventure d'Arsène Lupin (Aventuro de Arseno Lupeno), teatraĵo
- 1912 : Le Bouchon de cristal (La Kristala ŝtopilo)
- 1915 : L'Éclat d'obus (La Obusa splito)
- 1917 : Le Triangle d'or (La Ora triangulo)
- 1919 : L'Île aux trente cercueils (La Tridekĉerka insulo)
- 1920 : Les Dents du tigre (La Dentoj de l' tigro)
- 1920 : Le retour d'Arsène Lupin (La reveno de Arseno Lupeno), teatraĵo
- 1923 : Les Huit Coups de l'horloge (La Ok Batoj de la horloĝo) (konsistas el 8 noveletoj)
- 1924 : La Comtesse de Cagliostro (La Grafino de Kagliostro)
- 1927 : L'homme à la peau de bique (La kaprinfelulo) (noveleto)
- 1928 : L'Agence Barnett et Cie (La Agentejo Barnet kaj K-io) (konsistas el 8 noveletoj)
- 1928 : La Demeure mystérieuse (La Mistera loĝejo)
- 1930 : La Barre y va (La Baro tien iras)
- 1930 : Le cabochon d'émeraude (La smeralda kaboĉo) (noveleto)
- 1932 : La Femme aux deux sourires (La durideta virino)
- 1934 : Victor, de la Brigade mondaine (Viktoro, de la monduma Brigado)
- 1935 : La Cagliostro se venge (La Kagliostro sin venĝas)
- 1941 : Les Milliards d'Arsène Lupin (La Miliardoj de Arseno Lupeno)
- En la dua libro, li sin batalas kun Sherlock Holmes (renomata "Herlock Sholmès" por eviti kopirajtajn problemojn). Nuntempa reeldonita libro uzas senŝanĝe la nomon de Holmes, ĉar la figuro pasis en la publikan havaĵon en 2000, 70 jarojn post la morto de Arthur Conan Doyle (en iuj landoj pli frue).
[redaktu] Vidu Ankaŭ
- Sherlock Holmes
- Afero de la diamanta kolĉeno