Artemidoro
El Vikipedio
Artemidoro (agadis antaŭ 100 a. K., Efeso, Lûdia (hodiaŭ Turkio)) estis greka geografo, je kies 11-voluma verko baziĝis verkoj de la fama greka geografo kaj historiisto Strabon (nask. 63/64. K.). La verko de Artemidoro baziĝis je propraj vojaĝoj en Mediteraneo kaj je raportoj de aliaj personoj. Lia verko estas konata el aludoj de Strabon kaj el fragmentoj, menciitaj de aliaj verkistoj. Restis eĉ mallonga resumo de lia verkaro el la 5-a jarcento, kiu priskribas la ĉirkaŭon de Mediteraneo kaj la Nigra maro.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://dsc.discovery.com/news/briefs/20060206/papyrus_arc.html
http://www.ancientlibrary.com/wcd/Artemidorus
http://www.stoa.org/sol-bin/search.pl?db=REAL&search_method=QUERY&login=guest&enlogin=guest&user_list=LIST&page_num=1&searchstr=Artemidoros%2C+Artemidorus&field=hw_eng&num_per_page=100
http://www.isidore-of-seville.com/astdiv/3.html