Arthur Brooks Baker
El Vikipedio
Arthur Brooks BAKER (bejkr), (naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1877 en Salem (Kansas, mortis la 22-an de majo 1973) estis usonana esperantisto, prelegisto kaj ĵurnalisto.
Fondis unuan E gazeton en Usono, La Amerika Esperantisto, okt. 1906 ĝis 1910. Verkis prop. broŝuron "Elements of E", 1906; oni disdonis 100.000 e-rojn. En 1907 verkis lernolibron "American E Book"; 40.000 e-roj estis disdonitaj. Trad. en 1907 la Komunistan Manifeston. En 1911 vendis gazeton kaj librorajtojn al ges-roj Reed.
Li lernis Esperanton en 1906, verkis du lernolibrojn. En 1909 li vojaĝis al Barcelono por inviti la sesan Universalan Kongreson al Usono, kaj dum tiu Kongreso (en Vaŝingtono en 1910) li konatiĝis kun Zamenhof.