Arthur Dawson Foote
El Vikipedio
Arthur Dawson FOOTE (1931-1996) mortis en Dundee (Skotlando) la 9-an de junio. Esperantisto de la aĝo de 12 jaroj, li frue komencis verki kaj traduki poezion. Li „verkis multon sed malmulton eldonis" (W. Auld): krom en revuoj, li publikigis originalaĵojn en Esperanta antologio (1958) kaj tradukojn en la du volumoj de Angla antologio (1957, 1987).