Atid
El Vikipedio
Atid (hungare: Etéd estas komunumo en Rumanio en la orienta parto de la montetaro de Târnavoj nordokcidente de Odorheiu Secuiesc. En 1910 ĝi havis 1614 loĝantojn, kaj en 1992 1268 ( 99% hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas en 1566. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Udvarhely vármegye). Administre apartenas al ĝi Crişeni, Şiclod, Inlăceni, Cuşmed. En ĝia kazerno pasigis iom da tempo Sándor Kisfaludy, poeto kaj Miklós Jósika barono, verkisto.
[redaktu] Renomaj personecoj
- Márton Etédi Sós en la dua parto de la 18-a jarcento, poeto de rakonta poezio.
- Dénes Gagyhy (1873- 1923), verkisto, literaturhistoriisto.
- László Dónáth (5-a de aprilo 1883 – Nyárádszentsimon, 2-a de decembro1967), reformita pastro, verkisto.
- Gelu Mario Păteanu (1925-1995), rumana poeto, verkisto, tradukisto.