August Kerckhoffs
El Vikipedio
August KERCKHOFFS (* la 19-an de januaro 1835 en Nuth (Nederlando); † en 1903 en Parizo), profesoro de Supera Lernejo de Komerco, estis la ĉefa volapukisto en Francio kaj ricevis la titolon dilekel de volapukistaro. Li per bone skribitaj lernolibro kaj vortaro de Volapük multe kontribuis al ĝia disvastigo. Sed li mem multe pli substrekadis la praktikan valoron de la internacia lingvo (laŭeble uzebla por komercaj celoj) ol abstraktan riĉecon de lingvoformoj. Li klopodis, ke la lingvo estu pli simpla kaj natura, t. e. pli simila al eŭropaj etnolingvoj kaj tiusence li faris kelkajn lingvoŝanĝojn (ekzemple enkondukis analitikan fleksion kaj firman vortordon).Tio kaŭzis konflikton kun Johann Martin Schleyer, opinianta la lingvon sia propraĵo kaj rezervante nur al si mem ĝian ŝanĝeblon.
Kerckhoffs estis la unua prezidanto de Kadem Volapüka (1887-1891), kaj dum sia prezidanteco, li postulis pri reformojn. Fine li proponis sian propran projekton Nuvo-Volapük.
Antaŭ lerni Volapukon, Kerckhoffs estis lingvisto, studante ĉefe la kriptografion, kaj verkis en 1883 “La cryptographie militaire”, unu el la plej fama verkoj pri la afero. Estas principo kun lia nomo kiu estas uzata en komputiko: "algoritmo kriptografia vere sekura devas resti tiel ankaŭ post publikita".