Avtandil Abuladze
El Vikipedio
Avtandil ABULADZE (kartvele ავთანდილ აბულაძე) (naskiĝis en 1958, mortis en septembro 2005) estis kartvela esperantisto, matematikisto kaj lingvisto. Loĝis en la ĉefurbo de Kartvelio, Tbiliso.
ABULADZE lernis Esperanton en 1978. Li estis la aŭtoro de la Monda Faktolibro (MFL). Li partoprenis en la vikipedio en la lingvoj Esperanto kaj la kartvela. Post lia morto en la supro de la ĉefa paĝo de kartvela Vikipedio estis aranĝita morna mesaĝo (vidu bildon sube).