Bad Reichenhall
El Vikipedio
Situo en Germanio |
Bad Reichenhall estas urbeto en suda Germanio (Bavario) kun 17.048 loĝantoj (2005). Ĝi situas en la valo de rivero Saalach, je 14 km de la aŭstria Salzburg.
La montoĉirkaŭita urbo estas ŝatata vintra kaj kuraca loko. En ties proksimo troviĝas monto Predigtstuhl (1650 m), al kiu portas pendfervojo.
La loko estis grava salminejo en la romiaj kaj mezepokaj tempoj. La florada epoko de la urbo estis ĉ. la regado de Granda Karlo (800 k.). Tamen oni ankoraŭ ekspluatas salon, sed la salakvoj (kies mineralenteno povas atingi eĉ 24 %) servas por kuracado.
La urbo preskaŭ neniiĝis en incendio de 1834, sed ĝi estis rekonstruita.
[redaktu] En la novaĵo
Bad Reichenhall estas la urbo, kie je la 1-a de novembro 1999 okazis masakro. La tiam 16-jara Martin Peyerl malplenpafis el sia dormĉambra fenestro kelkajn fusilojn de sia patro antaŭ ol sinmortigi.
Je la 2-a de januaro 2006 Bad Reichenhall denove aperis en la novaĵoj pro la kolapso de la tegmento de kovrita sketejo pro fortega neĝado, ĉe kiu dekkvin homoj mortis, inter kiuj dek du infanoj kaj junuloj, kaj minimume 35 homoj vundiĝis, grandparte grave. Daŭra neĝado malfaciligis la savajn laborojn.
[redaktu] Vidindaĵo
Vidindaĵo estas la romanstila baziliko (Sankta Zeno), kiu estis trakonstruita en 1512–1520 de Agoston-ordena abatejo, fondita en 1136.