Baisers volés
El Vikipedio
Kino > Baisers volés
Baisers volés (Ŝtelitaj kisoj) estas filmo realigita de François Truffaut en 1968.
[redaktu] Resumo
Antoine Doinel (aktoro: Jean-Pierre Léaud) estas eksigita el arme-servo pro nestabila karaktero. Li enamiĝas al Christine Darbon (Claude Jade).
Kiam li, nokta pordisto en hotelo, kontraŭvole helpas la malkovron de adultantoj fare de privata detektivo, li perdas sian postenon kaj dungiĝas en la detektivejo. Dum la komisio observi la edzinon de posedanto de ŝu-vendejo li freneze enamiĝas al la edzino – kaj perdas ankaŭ tiun postenon. Li iĝas riparisto de televidiloj. Kaj Christine difektas sian televidilon kaj vokas ripariston, kompreneble Antoine, kiu proponas al ŝi geedziĝon. Ĝuste tiam alia viro proponas al Christine forlasi la provizoraĵojn kaj kuniĝi kun iu, kiu definitive amas ŝin…