Balázs Orbán
El Vikipedio
Literaturo > Hungarlingva Literaturo > Historio > Transilvanio > Sikullando
Balázs ORBÁN barono: estis hungara historiisto, etnografo, verkisto, politikisto naskita la 3-an de februaro 1830 en Lengyelfalva, Hungario kaj mortinta la 19-an de aprilo 1890 en Budapeŝto. Li lernis en la reformita kollegio de Székelyudvarhely, sed ne finis ĝin, ĉar vojaĝis kun siaj gepatroj en Konstantinopolon por ricevi la patran heredaĵon. Tiujn jarojn li uzis por ekkoni la landojn de la Mezoriento kaj Greklandon. Post la liberecbatalo de 1848-1849 li elmigris en Londonon, en Jersey-insulon kaj de 1855 en Konstantinopolon. En 1868 li loksidiĝis en Budapeŝto kaj ĝis sia morto li estis deputito en la parlamento kun sendependa programo. De la 60-aj jaroj li trairadis la Sikullandon. En sia ĉefverko li priskribas pli ol 500 urbojn kaj vilaĝojn, 80 fortikaĵruinojn ktp. Li faris ankaŭ fotojn, kiuj estis eldonitaj en 1993. Li estas entombita en Băile Seiche. Oni nomas lin "la plej granda sikulo".
[redaktu] Verkoj
- A Székelyföld leírása 1-6. (hungare) (La priskribo de la Sikullando). Pest, 1868-1873.
- A Székelyföld (hungare). (válogatás, selektaĵo), Europa Könyvkiadó Budapest, 1982.
- Utazás Keleten 1-6., 1961.
- Torda város és környéke, 1889.