Bangaloro
El Vikipedio
Bangaloro estas la ĉef-urbo de la Barata (Hinda) ŝtato Karnatako, en la sudo de Barato. La urbo enhavas 5,5 milionojn da loĝantoj, kaj laŭ kelkaj statistikoj ĝi estas do la sesa plej granda urbo de Barato.
La nomo de la urbo estas angla formo de la kanara vorto "Bengaluru". Nuntempe estas propono renomi la urbon laŭ ĝia origina nomo. La unuaj skribitaj referencoj pri la urbo datiĝas de la naŭa jarcento post Kristo. Dum la periodo de koloniismo, la urbo fariĝis grava centro de brita regado.
Nuntempe, Bangaloro fariĝis tre grava centro por informatikaj firmaoj, kaj ĝi estas konsiderata vigla, kosmopolita centro. La plejmulto de la loĝantaro estas hinduisma, kaj la plej parolata lingvo estas la kanara, sed tamen la angla kaj multaj aliaj Barataj lingvoj ĉiuj estas komunaj.
Bangaloro ĝuas mildan klimaton, multe malpli varma ol la klimato de la plej granda parto de Barato.
[redaktu] Bildoj