Bankuvo
El Vikipedio
Bankuvo signifas plej ofte ovalan ujon, en kiu homo sin banas.
La naturaj bankuvoj, kiuj troviĝas en la naturo kiel lagetoj ĉe varmegaj akvofontoj, estis uzataj jam ekde la praepoko far homoj. La romianoj kaj aliaj popoloj inventis la banokulturon kaj konstruis banejojn kun basenoj (pelvpoj) el ŝtono.
La bankuvoj ekzistis/as el diversaj materialoj. Por la unuaj bankuvoj uzatis lignokuvoj. Poste aperis bankuvoj el zinkizita ferplato, kiuj uzatis en la kuirejo aŭ lavejo. Poste aperis la emajlizitaj kuvoj. Hodiaŭ la bankuvoj produktiĝas el sintezaj, artefaritaj materilajo kiel plasto (akrilo). Riĉuloj povas ankaŭ kupran aŭ marmoran bankuvon aĉeti.