Bar (Ukrainio)
El Vikipedio
Bar (ukraine Бар) estas urbo en Vinica provinco, en centro de Ukrainio en la samnoma subdistrikto. Ĝi havas 17.200 loĝantojn (stato: 2005).
[redaktu] Historio
La urbo havis la nomon en la 14-a jc Riw. La urbon prirabis en 1452 la tataroj. La novkonstruita urbo portas la nomon ekde tiam Bar. Komence de la 16-a jc. la pola reĝino Bonna Sforza konstruigis tie fortikaĵon, la duan plej grandan en Podolio. Inter 1672-1674 la urbon okupis la osmana imperio. En 1768 oni fondis tie La Konfederacion de Bar. Samjare okupis la landon kaj detruis la fortikaĵon rusaj taĉmentoj sub gvido de generalo Petr Kreĉetnjikov.
La 28-an de januaro 1920, Lenin proponis limon inter Pollando kaj Rusio de Bar ĝis Polack. La urbo apartenas ekde 1921 al Ukrainio.