Barrandov studio
El Vikipedio
Barrandov Studio estas unu el la plej grandaj kaj la plej malnovaj filmaj studioj en Eŭropo. Dum la tempo pli ol sia sepdekjara ekzistado oni ĉi tie filmis pli ol 2.500 ĉeĥaj kaj eksterĉeĥaj filmoj, kiujn la kompanio rekte produktis aŭ partoprenis dum ties produkto.
Filma kreado estas kompleksa agado, kiu postulas kunagadon de multaj disciplinoj kaj metioj. Ĉefa avantaĝo de la studio estas ĉeesto de absoluta plimulto de ĉiuj en unu loko - sur fama "monteto Barrandov super Prago", kien sian fabrikon por filmaj revoj lokigis komence de la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento ties patroj - fratoj Havloj.
Sole malofte flirtas super Barrandov sole ĉeĥa flago. Atelierojn kaj koneksantajn servojn eluzas tradicie ĉeĥaj filmistoj kaj kun ili eksterlandaj kreantoj - plej ofte el Usono, Granda Britio, Francio, Germanio aŭ Rusio.
Kategorioj: Ĉeĥio | Firmaoj | Kino