Baskó
El Vikipedio
Baskó estas vilaĝo en Hungario, situante en fermita valo de okcidenta parto de la montaro Zemplén, sur fontoregiono de kelkaj malgrandaj riveretoj. Ĝi estas sakstrata vilaĝo.
Ĝi havas aŭtobuslinion al la je 19 km distanco estanta Abaujszántó kaj al la je 15 km distanco estanta loko Erdőbénye. Al la per belegaj arbaroj, kampoj ĉirkaŭita vilaĝo, - tra pitoreska ĉirkaŭaĵo - kondukanta landvojo ligas la grandajn koloniojn.
Ĝi estis iam reĝa bieno, kiun Sigismundo reĝo lombardis al la familio Czudar. La bienhavantoj ofte ŝanĝiĝis. La loĝantaro okupiĝis kun arbomastrumado kaj ĝis la filoksero - danĝero kun vinberproduktado.
La loĝantaro dum la turkaj tempoj tre maloftiĝis. Pro la maldensa loĝantaro dum la 18-a jarcento oni lokigis tien Rusenojn. Ties grekkatolika preĝejo devenas el jaro 1790. En ĉi tiu loko la senĝena naturo ideala estas por tiuj, kiuj ripozi deziras.