Beatrice Webb
El Vikipedio
Beatrice WEBB (n. POTTER), (naskiĝis 1858, mortis 1943) estis brita socialisto, ekonomiisto kaj reformisto. Ŝia laboro estis forte ligita al tiu de sia edzo Sidney Webb.
Webb naskiĝis en la province Gloucestershire. Ŝi estis la nepino de la radikala parlamentano Richard POTTER.
En 1882 ŝi komencis personajn interrilatojn kun Joseph Chamberlain – tiam registara ministro kaj poste ĉefministro. Tio ne sukcesis kaj en 1890 ŝi renkontis Sidney Webb. Ili geedziĝis en 1892 kaj restis kune ĝis la fino.
Ŝi estis aktiva kunlaboranto en la laboro de Sidney, inkluzive la organizado de la Fabian Societo kaj la starigo de la London School of Economics (prestiĝa universitato).
Ŝi kunverkis librojn ekz. History of Trade Unionism ("Historio de Sindikatismo", 1994) kaj kunfondis la politikan revuon New Statesman ("Nova Ŝtatisto") en 1913.