Beba Veche
El Vikipedio
Beba Veche (hungare:Óbéb, germane:Altbeba) estas komunumo en Rumanio okcidente de Sânnicolau Mare. En 1910 ĝi havis 2 492 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, germanoj ), en 1992 1 018 (rumanoj, 16% hungaroj). Ĝia unua mencio estas en 1247. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Torontál vármegye). Administre apartenas al ĝi Cherestur, Pordeanu.