Bellum omnium contra omnes
El Vikipedio
Bellum omnium contra omnes estas latinlingva esprimo signifanta "milito de ĉiuj kontraŭ ĉiuj".
Ĝi priskribas la homnaturan staton supozata de Thomas Hobbes en sia verko Levjatano. Tia stato estas antaŭ socieco. En ĝi, laŭ la teorio de Hobbes, homoj (kiujn li konceptas kiel nature avaraj kaj zorgantaj nur pri si mem) ne havus leĝajn limojn, kaj tial okazus konstanta milito pro intereskonfliktado.