BEMI
El Vikipedio
BEMI estas mallongigo por Biciklista Esperantista Movado Internacia, asocio de esperant-parolantaj biciklantoj.
La asocio (fondita dum la Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo en la silvestra nokto 1979/1980 ekzakte je la 24.00 de la svisa triopo Dietrich Michael Weidmann, Beatrix Kurt kaj Nelly Achermann) havas membrojn en diversaj landoj de Ameriko, Azio kaj Eŭropo. Ĝi organizas internaciajn biciklajn karavanojn uzante Esperanton kiel komunan komunikilon. La karavanon de Passau al Debrecen 1984 partoprenis entute pli ol 100 biciklistoj el inter ili 40o la tutan vojon. BEMI fariĝis en 1981 la unua fakasocio de TEJO.