Benedikto la 1-a
El Vikipedio
Benedikto la 1-a estis papo de la 2-a de junio 575 ĝis la 30-a de julio 579.
Lia pontifikeco estis dum la tempo de la invado de la Langobardoj, kaŭze de kiu malsanoj kaj malsato skuis la ruinigitajn landojn.
Nur malmultaj skribaĵoj el tiu tempo estas konservitaj, pro kio ni scias malmulton pri Benedikto la 1-a. Antaŭ lia ekofico dum dek monatoj la papa ofico vakis.