Benjamin Disraeli
El Vikipedio
Benjamin Disraeli 1st Earl of Beaconsfield (1804-1881) estis angla konservativa politikisto, verkisto. Li estis ekde 1837 parlamentano, baldaŭ gvidanto de la torioj (tory), la konservativuloj. Li havis gravan rolon ekde la 1940-aj jaroj pri elformo de la Konservativa Partio, kiu iĝis per sia gvidado reprezentanto de la grandkapitalistoj (ĉefe financoligarĥio). Li estis financa ministro (1852, 1858-59, 1866-67) en registaro de Lord Derby. Li estis ĉefministro en 1868 kaj 1874-80 kaj efektivigis agresivan koloniigan politikon. Li aĉetis per Rothschild-bankaro la akciojn de la Sueza kanalo (pli frue ol la leĝo estis akceptita) kaj tiel bazis okupon de Egiptio.
Li apogis Turkion kontraŭ Rusio, kiu estis konkuranto de Britio kelkloke en Azio. Li havis gravan rolon en tio, ke post la rusa-turka milito de 1870-71, Rusio devis modifi la packontrakton de San Stefano dum la Berlina kongreso.
Li deklaris en 1877 aligon de la bura Transvaala respubliko. Li komencis en 1878 la anglan-afganan militon.
En siaj verkoj distingis li la aristokration kiel gvidantan forton de la socio.
Popularan biografion de Disraeli verkis franca aŭtoro André Maurois.
[redaktu] Verkoj
- Vivian Grey (1826-1827)
- Coninsby (1844)
- Sybil (1845)
- Tancred (1847)
- Lothair (1870)
- Endymion (1880)