Berlina Arbara Renkontiĝo
El Vikipedio
Berlina Arbara Renkontiĝo (BARo): dufoje jare, en printempo kaj aŭtuno, renkontiĝas aro da ĉefe junaj esperantistoj en Bad Münder, Germanio inter Hannover kaj Hameln. La "Berlina" en la nomo venas el la tempo kiam la domo apartenis al la okcident-Berlina distrikto Kreuzberg kun la celo ebligi al infanoj el la duon-urbo ekskursi al vera arbaro.
Dum la jaroj estiĝis ke la plimulto de partoprenantoj ekhavis infanojn kaj daŭre kunportas ilin al la renkontiĝo. Oni dum la tago ludas, babilas kaj ĝuas la arbaron. Vespere oni plejparte diboĉas kaj ludas.
Oni tranoktas en lignaj dometoj.