Bertalan Szemere
El Vikipedio
SZEMERE Bertalan (pron. Semere Bertalan) (1812-1869) hungara politikisto, unu gvidanto dum la hungara liberecbatalo en 1848-1849, ĉefministro, ano de la Hungara Scienca Akademio.
Li jam fruaĝe parlamentaniĝis (1832), en 1836 li faris grandan rundvojaĝon en Eŭropo, fine de la 1840-aj ajroj unu gvidanto de la liberala Opozicia Partio. Li estis ministro pri la internaj aferoj (1848.04-09.) dum la registaro de Batthyány Lajos; ekde la 8-a de oktobro 1848 li estis ano de la Patrujdefenda Komisiono. Li organizis an la norda parto de Hungario la armeon. Post la sentronigo de la Habsburga Monarĥio, li iĝis ĉefministro kaj ministro pri la internaj aferoj (1849. 05.–08.). Post la malvenko de la hungara liberecbatalo, li rifuĝis al Turkio, dumvoje fosante la reĝajn simbolojn ĉe Orsava. Poste livivis en Parizo, Londono. Oni juĝis lin en lia foresto je morto (1851).
Li kverelis kaj forte malopiniis al Lajos Kossuth. Li proponis jam en 1860 la interkonsenton kun Aŭstrio. Li revenis Hungarion en 1865 freneziĝinte.